Super Mario Bros. 3 (NES)
Traduko al Esperanto (28/10/2022)

ENKONDUKO
---------
Ĉi tiu projekto estas Esperanta traduko de Super Mario
Bros. 3, videoludo por la Nintendo Entertainment System.
La retpaĝo por la projekto estas

    http://github.com/tboronczyk/supermariobros3

PRISKRIBO DE LUDO
-----------------
Kupa sendis siajn sep infanojn por petoli laŭvole en
la kutime paca Funga Mondo. Ili ŝtelis la sorĉbastonon
de la reĝo en ĉiuj landoj, kaj uzis ilin por transformi
la reĝojn en bestojn. Mario kaj Luigi devas repreni la
bastonojn de la kupaidoj kaj retransformi la reĝojn
al la propraj formoj.

En Super Mario Bros. 3 estas pli da varpado, pli da
ŝancoj por gajni vivojn, kaj novaj kostumoj. La lavursa
kostumo donas al la portanto kapablon flugi kaj rompi
blokojn. La rana kostumo helpas naĝi pli rapide ol
mortigemaj fiŝoj. Estas kostumo por ĉiu situacio!

INFORMOJ PRI ROM
----------------
Vi devas posedi fizikan kopion de la kartoĉo de Super Mario
Bros. 3. Alŝulti ROM-on de videoludo, kiun vi ne posedas,
povas esti pirateco.

    Super Mario Bros. 3 (USA) (Rev 1)
    CRC32: 0B742B33

HISTORIO
--------
v1.0    28/10/2022
 - Unua eldono

KONTRIBUANTOJ
-------------
Timoteo BORONCZYK/bluephoenix
 - Tradukado, programado

Zerbie HYNSON/Terpomo11
 - Traduka konsultisto

Specialajn dankojn al captainsouthbird por la projekto SMB3
Disassembly (https://github.com/captainsouthbird/smb3)
